Ramiro de MAEZTU y Whitney (Vitorio, 4-an de majo 1874 - Aravako, 29-an de oktobro 1936) estis hispana eseisto, literatura kritikisto, kaj politikisto el la Generacio de 1898.
Dum sia junaĝo, li estis grave influita el eksplicite nietzsche-ana mondorigardo samkiel fare de socia darvinismo. Sendita en 1905 kiel korespondisto al Britio, li tie eke interkoniĝis ideologie kun la Fabiana Socio, socialisma-reformisma brita movado, por poste alproksimiĝi dum 1912 al distribuiismaj partioj kaj al korporacia socialismo. Maeztu, tamen, fine estus alproksimiĝonta ekde 1921 al tradiciismo, hispaniismo, kaj rezulte al tio, al kontraŭbolŝevismo, post siaj spertoj dum la Unua Mondmilito, kaj specife pro profunda survido rilate al la Eŭropa pejzaĝo el sia tempo.
Deputito en Gipuzko, li estis mortigita je la komenco de la Hispana Enlanda Milito, meze de unu el la pluraj ĉaspafadoj faritaj de la respublikana anaro kiuj okazis en Madrido dum la Enlanda Milito.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search